Mi senĉese batalis kun mia krearo. Kiel aliaj personoj longtempe luktadas kompreni sian seksecon aŭ lokon en la mondo, miaj luktoj ĉiam estas kompreni miajn politikajn kaj religiajn kredojn. Kiam mi unue interesiĝis pri la filozofio kaj ideologioj, mi estas trempita en la uragano de pensaro kaj idearo, kiuj inundas tiajn junajn mensojn kiel estis la mia. Mi provis variajn ideologiojn kaj mi eksperimentis kun diversaj pozicioj pri multaj aferoj. Krom tio, mi daŭrigis multe da tempo serĉante ian kurcilon por mia deprimo, kiun mi suferis inter la aĝoj de 16 kaj 18 jaroj. Mi eltrovis, ke ĉi tion pli malfacila alpaŝi ĉar mi ne havis kian ajn religion kreskinte; mia animo grande mankis ian formon de spirita kuraco. La anksieco – ĉiam la plej malbona parto – atingis punkton tiel forta, ke mi kuŝiĝus sur la banĉambra planko terapeŭtike aplikadi la malvarmon. Tra la serĉo por ia solvo, mi ankaŭ provis variajn religiojn pro ke mi povu esti interne trankvila.
Mia unua obsedo pri judismo venis de la malkovro de la ebleco, kiu ni povus havi ian interligon kun tiu bonega familio juda. Rumoroj persistis, ke ie en mia deveno ni havis iun interligon kun judo. La kompleta rumoro estis, laŭ mia avino, ke mia praavino estis la filino de juda paro kiu estis eskapinta el Germanio, dum la unuaj persekadoj de la Nazia reĝimo, al Anglujo kaj ekloĝis en Londono. La vereco de ĉi tiu historio estas dubinda. Ne estas kia ajn evidenteco, ke la gepadroj de mia praavino eskapis el Germanio ĉar laŭ genetika provo, kiun mi farigis, estis malkaŝita nenia ligo juda. Delonge poste, mi perdis intereson pri mia personala “juda demando”.
Mia domanaro, malgraŭ neniam malamika al religiaro, ĉiam estis atea. Mia gepadroj nek trudis nek konstraŭstaris forte tiujn, kiuj havas ian religian kredon, ja mia madro kreskis ĉirkaŭita de variaj kulturoj kaj tiele havis naturalan sencon de toleremo. Kvankam tre grava por mia personala evoluo kiam kritika pensulo, mi parte bedaŭras ĉi tiun tipon de edukado. Tamen, mi pensas, ke la foresto de tia religia pensado en mia ĉiutaga vivo mi fariĝis naturale pli interesiĝita pri la spiritismo sen la dogmatismo. Ĉi tiu bruligis multjare ian furiozan kontraŭreligianismo, kiun ne mi perdis ĝis mi maljuniĝis. Mi eltrovis, kiam mi estis 21, ke mi kredas je Dio. Mi ne decidis, ke mi estas teisto kun iu radika ŝanĝo, kiu okazas al multaj, sed mi simple komprenis plibone kion estis mi jam alimaniere kredis. Ĉi tiu klarigo, skribita aliloke, estis la momento en kiu mi rekonis, ke mi estas kristano. Kune kun la ŝtato de socia konservatismo, kiun mi jam alvenis en mia politika evaluado, mi malkuŝis, ke la religiaj argumentoj komplementante la vivmanieron, kiun mi jam akceptis. Mi tiele komprenis la religion alisence; mi nun povis legi la Biblion alegorie kaj vidante la verojn, kiujn posedas preter la historioj.
Mia “reobsedo” kun judismo ne venis ĝis poste multaj jaroj. Ĝi estis stimulita de la renkono de iu israelanino en Madrido. La amikeco inter ni provokas en mi novan deziron por daŭrigi serĉanta informacion pri tiujn rumorojn de juda deveno. Ĝi cetere estis ĉi tiu epoko kiam mi denove retrovis intereson pri Esperanto. Mia relerno de la internacia lingvo kondukis min al legi pli pri sia kreanto, Zamenhof kaj ankaŭ mi volis scii plu pri la pravigoj filozofikaj, kiujn havis li por Esperanto. Mia nova re-studo de Esperanto ankaŭ esti iu re-amo de la lingvo. Post konstraŭstarinte sian utilecon dum multaj jaroj, mi trovis el la filozofia idearo, kiun Zamenhofo samtempe vastigis kun Esperanto, donas al ĝi novegan spiriton por mi. Dum mia freska esploro de Esperanto kaj Zamenhofo, mi renkontis sian eseon pri Hilelismo, kiun mi legis tradukite el la originala rusa al la angla, kiu donas al mi ideon pli profundan pri la internacia lingvo. Leginte tiun eseon, mi komprenis la veran intencon de Esperanto, plidire, la lingvo estis estonta ia alternativo ol cionismo.
Ekde la eseo Hilelismo, ĝi estas klara, ke Zamenhofo luktadis inter sia orgojlo de sia juda deveno kaj sia sincera kontraŭ-nacionalismo, kaj speciale sia malfrua kontraŭ-cionismo. En sia junaĝo en la universitato, Zamenhofo fakte komencis sian politikajn opiniojn pri la “juda demando” kredante je la fruaj formoj de cionismo, kiuj gajnis plu atenton. Zamenhofo estis de iu tipo de judanoj kaj cionistoj, kiuj volis ian malpli tradician judismon. Tamen, kiel progresis sia projekto de la internacia lingvo, Zamenhofo distanciĝis de la cionista movado konkludante, ke ĝi estis simple alia tipo de la nacionalismo, kiun li oponis. Sed, la interesaĵo estas la ruzaj samspecoj, kiuj aperas en la Esperantista movado kaj cionista. Ezkistas kuriozaĵoj kiel la titolo de la himno elektita de la Cionista Kongreso (kiu nu estas la himno nacionala de Israelo) Hatikvah kiu, el la hebrea, signifas La Espero kiu estas la nomo de la Esperantista himno. Ne sole, sed ankaŭ la uzo de la Verda Stelo kiel la vaste akcepita simbolo de judismo de la Stelo de Davido ne eskapis mia atencon. Sed ĝi estas gravega simileco, kiun mi rimarkis…
La cionismo, kiu altiris Zamenhofon ne estis la politika cionisma movado fondita de Theodor Herzl sed de alia skribanto dum tiu epoko konata de sia kaŝnomo Ahad Ha’am. Ankaŭ naskiĝite en la Rusa Imperio kiel Zamenhofo (kaj sole du jaroj antaŭ ol la kreanto), Ahad Ha’am estis cionista aktivisto direkte kontaŭstarita al Herzl. Kvankam akorde al la serĉado por ia juda hejmlando, Ha’am vastigis sian cionismon alimaniere ol Herzl, fokusita pri la spiritismo ol la ŝajna materialista direkto prenita de la mem. Tiusence la cionista debato estis regita de du pozicioj: la praktika kaj la spirita. Zamenhofo, kiu estis persono tre spirita, elektis por la dua. Fakte, tiel influita de Ha’am estis Zamenhofo, ke li eldonis raporton en 1903 pri Esperanto sub la kaŝnamo Unuel, la direkta traduko el la hebrea de Ahad Ha’am. Zamenhofo tamen lasis sian cionismon por sia nova kreo de Esperanto.
Leginte sian eseon pri Hilelismo, ĝi estas rimarkinda la interna konflikto, kiun Zamenhofo suferis. Dum kontraŭstarante la cionismon pro kialoj de la nacionalista sento, kiujn inspiris, Zamenhofo, kiu estis fiera pri sia judismo, atencis konservi sian judecon en la fomulado de la filozofio, kiu estus la malkonita bazo de Esperanto. Ĉi tiu interna batalo de Zamenhofo farigas la eseon konfuzitan kaj malkonsekvencan, kaj ŝajne kontraŭdirante sin mem. Tamen, estas klara, ke Zamenhofo volis apliki kaj inkluzivi sian judismon en Esperanto. Kune la internacia lingvo, li deziras ian internacian religion. Tiele, Zamenhofo volis formuli alternativon ol cionismo kun sia Esperanta movado. Anastaŭ fondi ian Judan Ŝtaton en Argentino aŭ Palestino kiel solvo al eŭropa anti-semitismo (kiel antaŭvidis Herzel), Zamenhofo kredis, ke la respondo al la “juda demando” estus universaligo de Esperanto tra la mondo. Entute, li volis farigi ĉiulokon la Promesita Lando. En al alteco de la luktoj interidearaj, Zamenhofo falis gajni subtenon por siaj ideoj en la Esperanta movado, siaj samideanoj, kiuj kominigis la samajn valorojn pri la internacia lingvo, estis forte male al sia Hilelismo. En variaj okazo, ili senkuraĝigis lin de paroli malkaŝe pri sia “internacia religio”. Kvankam Zamenhofo aliigis la nomon kaj principiojn de sia nova universala religio, eldonita kiel Homaranismo en 1906, la komuneco Esperantista neniam akceptis ĝin kaj ĝi iĝis parto separita de la movado.
La graveco de Hilelismo kaj Homaranismo tamen ne estas trovita en sia signifo por la Esperanta movado. Kvankam atencite por la movado, Zamanhofo esperis, ke sia religia filozofio servus kiel kohera respondo al “juda demando”. La situacio de la juda komuneco en Eŭropo dum la periodo antaŭ la Unua Mondmilito estis tre danĝera. Submetitaj al pogromoj en Ruslando kaj generala anti-semitismo en Germanio, la malsukceso de la Haskala antaŭenigi la judara asimilado en Eŭropaj societoj, multaj judanoj serĉis alian alternativon. Ĉi tio estis farigita de la verko de Herzl en sia formulo de cionismo pri kiu jam mi parolis. Zamenhofo, tamen, volis solvi la “judan demandon” ne por la separatismo de la judaro el mondo en sian propran landon, sed por la konvertigo de la tuta mondo al ia universala religio bazita sur idearo de la Talmudulo Hilelo. La solvo al “demando” estus tiustato: farigi la tutan mondon la Promesita Lando. Judismo havas reputacion por esti fermita religio. Ĉi tio ne estas surprizo kiam ni pripensas la variajn obstaklojn, kiujn ili alfrontis multjare, la Holocausto estante la fina de longega listo; la persekadoj de l’ judaj estas historio tre malfeliĉa. Tamen, la idearo, kiu altiras Zamenhofon de Hilelo kredis je malfermiteco al eskeruloj.
Pri la Verkisto
David Tait estas la fondito de La Konfederisto kaj kontribuis variajn artikulojn en variaj lingvoj.
Comments are closed.
|